10. Al kio mi aliĝas? - SAT
Sobre este episodio
Este es el episodio 10 del podcast Minuto en Esperanto de @bonapineo , publicado el 20 de agosto de 2026. Puedes dejar comentarios de texto y audio en este enlace . Mi komencas ĉi tiun serion per SAT, aŭ Sennacieca Asocio Tutmonda. Ĝi estas organizaĵo de laboristaj esperantistoj, kiu uzas Esperanton por internacia kunlaboro kaj por promocii la celoj de la laborista movado. SAT kunigas homojn el diversaj maldekstraj tendencoj. Ĝi estas sennacieca: la membroj aliĝas rekte, sen landaj asocioj, kaj la nacieco ne gravas. Kvankam SAT ne estas partio, en ĝi ekzistas frakcioj, kiel komunistoj, socialistoj aŭ liberecanoj, kiuj kunlaboras por utiligi Esperanton en siaj propraj politikaj medioj. SAT ankaŭ multe eldonas. Inter ĝiaj plej konataj verkoj estas la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Certe vi jam aŭdis pri ĝi. Jen la unua asocio, al kiu mi pripensis aliĝi. Ĉu vi jam konis SAT? Ĝis la venonta epizodo!